Navigu en la programo.
Navigaj principoj
La uzantinterfaco de la programo estas same kiel tiu en via komputilo:
- Sur la supro de la ekrano, estas navigadbreto.
- Maldekstre de la navigadbreto, estas la "Menuo" butono, kiu estas la ekvivalento de la startbutono sur via labortabla komputilo. La menuo estas organizita en kategorioj kaj subkategorioj. Alklaku menuan kategorion por malfermi ĝin kaj vidi kiujn opciojn ĝi enhavas.
- Kaj dekstre de la butono "Menuo", vi havas la taskostangon. Ĉiu elemento sur la taskobreto reprezentas aktivan fenestron.
- Por montri apartan fenestron, alklaku la butonon de ĝia taskobreto. Por fermi apartan fenestron, uzu la malgranda kruco sur la supra dekstra angulo de la fenestro.
Pri la sciigoj
Kelkfoje, vi vidos palpebruman ikonon en la taskobreto. Ĉi tio estas por kapti vian atenton, ĉar iu estas preta por ludi, aŭ ĉar estas via vico ludi, aŭ ĉar iu skribis vian kromnomon en la babilejo, aŭ ĉar vi havas envenantan mesaĝon... Simple alklaku la palpebrumantan ikonon por eksciu, kio okazas.
Pacienco...
Lasta afero: Ĉi tio estas reta programo, konektita al interreta servilo. Kelkfoje kiam vi alklakas butonon, la respondo daŭras kelkajn sekundojn. Ĉi tio estas ĉar la reto-konekto estas pli-malpli rapida, depende de la horo de la tago. Ne klaku plurfoje sur la sama butono. Nur atendu ĝis la servilo respondos.