Alklaku du kvadratojn. Se ili havas la saman desegnon, vi denove ludas.
La reguloj de la ludo
Memoro estas mensa ludo. Vi devas memori kie estas la bildoj kaj trovi la parojn.
Ĉiu bildo estas ripetita 2 fojojn sur 6x6 krado. La bildoj estas miksitaj hazarde de la komputilo.
La ludantoj ludas unu post la alia. Ĉiu ludanto devas klaki du malsamajn ĉelojn. Se la du kvadratoj havas la saman bildon, la ludanto gajnas unu poenton.
Kiam ludanto trovas paron da bildoj, li ludas ankoraŭ unu fojon.
Kiam la krado estas plena, la ludanto kun la plej multaj poentoj venkas.