Forumo
Kio estas tio?
La forumo estas loko kie multaj uzantoj kune interparolas, eĉ se ili ne estas samtempe konektitaj. Ĉio, kion vi skribas en forumo, estas publika, kaj ĉiu povas legi ĝin. Do atentu ne skribi viajn personajn informojn. La mesaĝoj estas registritaj sur la servilo, do iu ajn povas partopreni, iam ajn.
Forumo estas organizita en kategoriojn. Ĉiu kategorio enhavas temojn. Ĉiu temo estas konversacio kun pluraj mesaĝoj de pluraj uzantoj.
Kiel uzi ĝin?
La forumo estas alirebla per la ĉefa menuo.
Estas 4 sekcioj en la foruma fenestro.
-
Forumo: Esploru la malsamajn kategoriojn de la forumo.
- Kiam vi volas esplori kategorion, alklaku la butonon .
- Alklaku la butonon esplori ĉiujn temojn en kiuj vi partoprenis.
-
Temo: Ĉiu kategorio havas plurajn temojn. Temo estas listo de mesaĝoj, skribitaj de la uzantoj de la forumo.
- Por krei novan temon, alklaku la butonon .
- Por legi temon, alklaku la butonon .
-
Legu: Ĉiu temo konsistas el pluraj mesaĝoj. Ĉi tie la uzantoj interparolas kune.
- Se vi volas partopreni, alklaku la butonon .
- Vi ĉiam povas redakti viajn proprajn mesaĝojn, se vi faris eraron. Alklaku la butonon .
-
Skribu: Ĉi tie vi skribas viajn mesaĝojn.
- Se vi kreas novan temon, vi devas enigi nomon por la temo. Enigu nomon resumantan la temon.
- En la kampo "Mesaĝo", tajpu vian tekston.
- Vi povas alfiksi interretan ligilon al via mesaĝo. Certiĝu, ke la ligilo estas valida, kaj ne alidirektas al io kontraŭleĝa aŭ misuza. Memoru, ke estas infanoj, kiuj legas la forumon. Dankon.
- Vi povas alfiksi bildon al via mesaĝo. Ne afiŝu seksajn bildojn aŭ vi estos malpermesita.
- Fine, premu "Ok" por publikigi vian mesaĝon. Alklaku "Nuligi" se vi ŝanĝas vian opinion.