Unue, la samaj reguloj validas kiel por la resto de la retejo, tio signifas, ke vi ne povas ĝeni aliajn homojn intence.
Ĉi tiu sekcio estas por organizi eventojn, kiel iri al drinkejo, al kinejo, feriaj. Evento devas esti planita en loko, je dato, je horo. Ĝi devas esti io konkreta, kien homoj povas iri. Ĝi ne povas esti io kiel " Ni faru tion iam. ". Ankaŭ ĝi devas esti evento en la reala vivo.
Escepto: Estas kategorio "💻 Virtuala / Interreto", kie vi povas afiŝi interretajn eventojn, kaj nur en ĉi tiu kategorio. Sed ĝi devas esti interreta rendevuo, ekzemple sur
Zoom
, sur specifa ludretejo, ktp. Denove ĝi devas esti io konkreta je dato kaj horo, kaj renkontiĝi kun vi ie en interreto. Do ĝi ne povas esti io kiel " Iru kaj spektu ĉi tiun filmeton ĉe jutubo. "
Se vi afiŝas eventon en nia sekcio pri rendevuoj, tio estas ĉar vi estas malfermita al renkonti novajn homojn. Se vi ne planas esti bonveniga, aŭ se vi estas en malbona humoro, ne kreu rendevuojn. Anstataŭe registriĝu ĉe la rendevuo de iu alia.
Ĉi tio estas malpermesita:
Ĉi tiu sekcio ne estas por proponi romantikan rendevuon kun vi. La eventoj ne estas romantikaj rendevuoj, eĉ se vi eble renkontos iun interesan tie.
Ni malpermesas ankaŭ seksajn eventojn, eventojn traktantajn armilojn, drogojn, kaj ĝenerale, ion ajn ne politike ĝustan. Ni ne listigos ĉion ĉi tie, sed ĉiuj devus kompreni, pri kio ni parolas.
Ĉi tiu sekcio ne estas por klasigitaj anoncoj. Se vi volas afiŝi anoncon, aŭ se vi bezonas helpon, uzu la forumoj .
Ne ekskludu tute kategoriojn de homoj, precipe pro ilia raso, sekso, seksa orientiĝo, aĝo, socia kategorio, politikaj opinioj, ktp.
Pri junaj ĉeestantoj:
La aliro al ĉi tiu parto de la retejo estas limigita al homoj aĝaj pli ol 18-jaraj. Ni tre bedaŭras. Ni malamas fari ĉi tion, ekskludi homojn. Sed similaj retejoj faras ĝin, kaj la riskoj de procesoj por ni estas multe tro gravaj.
La infanoj povas veni al eventoj kiel gastoj, se ili venas kun plenkreskulo (gepatro, pli maljuna fratino, onklo, amiko de la familio, ...).
La eventoj, kie infanoj estas permesitaj kiel gasto, devas esti kreitaj en la kategorio "👶 Kun infanoj". Aliaj eventoj ne taŭgas por venigi viajn infanojn, krom se la organizanto eksplicite diras tion en la priskribo de la evento, aŭ se li tion diras al vi.
Pri profesiaj aranĝantoj de eventoj:
La organizado kaj publikigo de profesiaj eventoj estas permesitaj en ĉi tiu retejo.
Kiam vi kreas eventon, vi devas elekti la opcion "Pagu la organizanton", kaj indiki la realan finan prezon de la evento, kun kiel eble plej multaj detaloj. Ne povas esti ia surprizo pri ĉi tio.
Vi rajtas alkroĉi interretan ligilon en la priskribo, kie homoj aliras pagprocesilon de via elekto.
Vi ne povas uzi nian servon kiel reklaman servon. Ekzemple, vi ne povas peti homojn veni al via trinkejo, aŭ al via koncerto. Vi devas doni rendevuon al la ĉeestantoj, kaj bonvenigi ilin afable kaj persone kiel membroj de la retejo.
Vi ne povas diri al uzantoj, ke ili devas registriĝi aparte en via retejo por validigi sian partoprenon. Kiam ili registriĝas ĉi tie, kaj se ili pagas sian kotizon, sufiĉas validigi ilian registriĝon.
Vi ne povas publikigi tro da eventoj, eĉ se ili ĉiuj konformas al niaj reguloj. Se vi havas katalogon de eventoj, ĉi tie ne estas la loko por reklami ĝin.
Ne eblas al ni skribi ĝustan regulojn sur ĉi tiu paĝo, ĉar ni ne estas advokatoj. Sed uzu vian plej bonan juĝon. Metu vin en nian pozicion, kaj imagu, kion vi devus fari. Ni volas, ke ĉi tiu servo estu kiel eble plej utila al la uzantoj . Do bonvolu helpi nin fari ĝuste tion kaj ĉio estos en ordo.
La kotizoj por uzi nian servon kiel profesiulo estas senpagaj . Kontraŭ ĉi tiu kotizo, vi ricevos nulan garantion pri la stabileco de nia servo al vi. Bonvolu legi niajn Servokondiĉojn por pliaj detaloj. Se vi bezonas altkvalitan servon, ni bedaŭras informi vin, ke ni proponas neniun.